BildaServo ekzistas kiel publika deponejo de Esperanto-rilataj aŭdvidaĵoj, kiel fotoj, arto, bildoj, grafikaĵoj, 3D-dezajnaj dosieroj, son- aŭ sonregistraĵoj, filmetoj, tiparoj, memeoj kaj aliaj (ĉefe neskribaj) Esperantaj aŭdvidaĵoj. La retejo estas konservita kiel senprofita projekto por la profito de la esperantistaro tutmonde.
Ni komencas kun vikariitaj pli malgrandaj dosieroj, kaj baldaŭ bonvenigos alŝutojn de audio kaj video.
Estas aliaj aŭdvidaĵoj deponejoj en la interreto (ekzemple, Fickr aŭ Vikimedia Commons) sed kutime ili:
– havas malmulte da Esperantaj enhavoj,
– la Esperanta enhavo, kiun ili ja havas, estas de malalta kvalito aŭ rezolucio,
– Esperantaj dosieroj estas inundita en maro de senrilataj neesperantistaj aŭdvidaĵoj,
– ili limigas la dosiertipojn, kiujn vi rajtas dividi,
– ili limigas la permesilojn laŭ kiuj aŭdvidaĵoj povas esti liberigitaj,
– ili postulas proprieton pri aŭdvidaĵoj, kiujn vi afiŝas al sia platformo, aŭ
– vi devas pagi por aliri.
Nenio el tio helpas esperantistojn akiri la aŭdvidaĵojn, kiujn ili bezonas por antaŭenigi la Esperanto-movadon, ekzemple EO-bildoj, afiŝoj, kantoj, broŝuroj, kaj pli.
Kontraŭe, BildaServo ofertas kelkajn avantaĝojn:
Pli trafaj aŭdvidaĵoj: Vidriata kolekto de Esperantaj aŭdvidaĵoj signifas ke pli trafa, pli alt-kvalita kolekto povas esti konservita por Esperantistoj;
Fleksebla licencado: BildaServo ofertas al kreintoj manieron publike eldoni siajn verkojn, licensi ilin laŭ taŭga Krea Komunaĵo-permesilo, aŭ kiel publika havaĵo – protektante sian verkon kaj samtempe disponigante la verkon por la profito de la larĝa Esperanto-komunumo;
Utilo: Vasta gamo da dosierformatoj en la deponejo signifas, ke esperantistoj povas kunhavigi dosierojn por diversaj celoj, ne nur trovi fotojn. Ekzemple, redaktebla broŝuro por prezenti Esperanton al la publiko (anstataŭ devi fari ĝin de nulo), malnova popolkanto en Esperanto, aŭ nova STL-dosiero por 3D presado de busto de Zamenhof.
Komunumo: Ni estas esperantistoj. BildaServo estas rimedo por Esperantistoj, kaj nia filozofio estas konservi valoraj komunikilerojn trafajn por Esperantujo, farigante ilin disponebla al esperantistoj por ke ili povu antaŭenigi nian movadon. Via uzo de, kaj kontribuoj al, BildaServo helpos la retejon profiti el retaj efikoj kaj fariĝi pli utila por pli kaj pli da esperantistoj.
Kosto: BildaServo estas senpaga. Ĝi ĉiam estos senpaga ĉar nia motivo estas Esperanto mem, kaj ni volas, ke esperantistoj ricevu la aŭdvidaĵoj, kiujn ili bezonas por fari Esperantajn afiŝojn, librojn, broŝurojn, muzikon, butonojn, T-ĉemizojn, memeojn, kaj miloj da aliajn uzojn kiuj riĉigas Esperantujon. Do, kial vi pagus $100 por tre alt-rezolucia publika havaĵa foto de L. L. Zamenhof, kiam vi povas elŝuti ĝin de BildaServo senpage?
BildaServo ne limigas vian posedon aŭ uzon de iu ajn aŭdvidaĵojn, kiun vi elektas dividi en la retejo. Vi elektas la permesilon, kaj BildaServo neniam postulos ian proprieton super viajn aŭdvidaĵoj. Vi restas libera uzi aŭ afiŝi viajn aŭdvidaĵojn aliloke. Se la dosiero jam estas en la publika havaĵo aŭ vi pretas licensi ĝin laŭ unu el la permesiloj, kiujn permesas Vikimedia Komunejo, ni instigas vin afiŝi ĝin ankaŭ en Vikimedia Komunejo. Jen diagramo (modifita el “Resumo de permesiloj Krea Komunaĵo ĉe Vikimedia Komunaĵo” trovebla ĉi tie) tio klarigas, la permesilojn, kiujn vi povas uzi ĉe Bilda Servo kaj ĉe Vikimedia Komunejo:
troveblas ĉi tie):
Dum iu ajn povas elŝuti aŭdvidaĵoj de BildaServo, alŝutado estas por kreintoj aŭ enhavposedantoj kundividi aŭdvidaĵojn kiujn ili kreas aŭ posedas (aŭ aŭdvidaĵon kiu estas plene en la publika domeno). Ni respektas IP-rajtojn de kreinto kaj forigos erojn, kiujn ni trovas, kiuj malobservas la IP-rajtojn de aliaj (aŭ la leĝon; vidu niajn Kondiĉojn de Uzo). Tamen, BildaServo estas por
kundivido kaj komunum-konstruado; ĝi estas por esperantistoj interesataj helpi samideanojn. Konsiderante tion, se via kreaĵo ne rilatas al la internacia lingvo Esperanto, aŭ vi ne volas, ke aliaj uzu vian kreaĵon eĉ por neprofitcelaj celoj, ne alŝutu viajn aŭdvidaĵojn al BildaServo.
Ni celas subteni malfermfontajn, komunumajn ilojn kaj teknologiojn kie ajn eblas, parte ĉar ni rigardas ĉi tiujn solvojn kiel pli daŭrigeblaj longtempe. Tamen, ni ja akceptas la alŝuton kaj konservadon de multaj proprietaj dosierformatoj (ekz. PDF) ĉar multaj kreintoj kaj retejuzantoj uzas ilin. Ni instigas la konvertiĝon de ĉi tiuj dosieroj al malfermaj formatoj, kiam eblas.